Elizabeta epoko

Elizabeto la 1-a dum la kroniga ceremonio 1558

La elizabeta epoko (aŭ elizabeta erao) estas la nomo por la rega tempo de reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio inter la jaroj 1558 kaj 1603. La tempo ofte nomatas la "ora epoko de la historio de Anglio" – en tiu epoko datiĝas la kulmino de la angla renesanco kaj flora tempo de la angla literaturo. La elizabeta teatro ekfloris, la verkoj de William Shakespeare (Vilhelmo Ŝekspiro) kaj aliaj samfakanoj revoluciigis la manieron verki dramojn. Angloj esploris la mondon kaj la ekspansio de la angla ŝtato al Nordameriko komenciĝis. En Anglio mem solidiĝis la protestantismo.

La elizabeta epoko elstarigindas ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la reformacio de la landa kristana organiziĝo for de la katolika eklezio al ŝtate difinita anglikana eklezio, kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la parlamento kaj la monarkoj, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan absolutismon. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipe ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj Henriko la 7-a kaj Henriko la 8-a.

Kompare kun aliaj grandaj eŭropaj ŝtatoj Anglio estis en bona pozicio - en Italio finiĝis la renesanco, en Francio ardis religiaj konfliktoj, kiuj nur dum la jaro 1598 finigeblis per la Edikto de Nantes. Anglio perdis siajn lastajn teritoriajn posedaĵojn en la malinsula parto de Eŭropo, tiel ke la daŭra interŝtata konflikto kun Francio dum la regotempo de Elizabeto preskaŭ plene paŭzis.

La nura granda rivalo de Anglio estis la reĝlando Hispanio, kun kiu la angla ŝtato havis armeajn konfliktojn kaj en Eŭropo kaj en Ameriko, kiuj kulminis en la Angla-Hispana Milito (1585–1604). La provo de la hispana reĝo Filipo la 2-a, dum la jaro 1588 helpe de granda militŝiparo invadi Anglion, same malsukcesis kiel la atako de brita militŝiparo al Hispanio sub la angla armeestro Francis Drake dum 1589. Hispanio poste finance subtenis la ribelon de katolikoj en Irlando kontraŭ la angla regado kaj provokis marbatalojn de hispanaj kontraŭ anglaj militŝipoj. La kostoj ligitaj al tiuj armeaj konfliktoj signife damaĝis la ŝtatajn financojn de Anglio kaj lige al tio la nacian ekonomion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search